Fidata mono

Monbiletoj de Juana dinastio estas la plej frua konata fidata mono.

Fidata mono estas valuto kiu derivas sian valoron el registara regularo aŭ leĝaro. Ĝi diferencas al var-mono, kiu estas bazita sur varo, ofte valora metalo kia oroarĝento, kiu havas alian uzon krom kiel ŝanĝilo.

En kelkaj lingvoj oni nomas fidatan monon fiat-mono. La termino deriviĝas el la latina fiat ("estu farita", "estu").[1]

La unua konata uzo de fidomono estis registrita en Ĉinio ĉirkaŭ la jaro 1000. Ekde tiam, ĝi estis uzata kontinue en la plej diversaj landoj, foje kune kun var-mono.

  1. Fiat estas la tria persono el singularo de as tempo en subjunktivo de la verbo fiō ("mi iĝas", "mi estas farita").

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search